Êxodo

1. Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:

2. Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

3. Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;

4. Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer.

5. Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

6. Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.

7. Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

8. Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.

9. Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;

10. ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.

11. Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

12. Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.

13. Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.

14. Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

15. Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata SXifra kaj la dua estis nomata Pua.

16. Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.

17. Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.

18. Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?

19. Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.

20. Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis.

21. Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

22. Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.

1. Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.

2. Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.

3. Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

4. Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.

5. Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.

6. SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.

7. Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?

8. Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.

9. Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin.

10. Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

11. En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.

12. Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.

13. Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon?

14. Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

15. Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.

16. La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

17. Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.

18. Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?

19. Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.

20. Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.

21. Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.

22. Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

23. Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

24. Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.

25. Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

1. Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.

2. Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.

3. Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.

4. La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas.

5. Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

6. Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

7. Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.

8. Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

9. Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

10. Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.

11. Kaj Moseo diris al Dio:Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo?

12. Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.

13. Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?

14. Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

15. Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.

16. Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

17. Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

18. Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

19. Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.

20. Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri.

21. Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.

22. CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

1. Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?

2. Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.

3. Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi.

4. Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano),

5. por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.

6. Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.

7. Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);

8. kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.

9. Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.

10. Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon.

11. Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?

12. Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.

13. Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.

14. Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.

15. Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.

16. Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.

17. Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.

18. Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.

19. Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.

20. Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.

21. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.

22. Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;

23. kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.

24. Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;

25. sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.

26. Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris:Sanga fiancxo per la cirkumcido.

27. Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin.

28. Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.

29. Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj.

30. Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la popolo.

31. Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

1. Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.

2. Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

3. Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.

4. Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.

5. Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!

6. Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:

7. Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.

8. Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.

9. Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.

10. Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;

11. iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.

12. Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.

13. Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.

14. Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?

15. La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?

16. Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.

17. Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.

18. Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.

19. Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj.

20. Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono.

21. Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

22. Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

23. De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

1. Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.

2. Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li:Mi estas la ETERNULO.

3. Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.

4. Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili logxis kiel fremduloj.

5. Kaj Mi auxdis la gxemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.

6. Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj jugxoj.

7. Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.

8. Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

9. Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

10. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

11. Eniru, diru al Faraono, la regxo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

12. Moseo ekparolis antaux la Eternulo, dirante:Jen la Izraelidoj ne auxskultas min, kiel do min auxskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.

13. Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

14. Jen estas la cxefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx kaj Palu, HXecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.

15. Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.

16. Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.

17. La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj.

18. Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.

19. Kaj la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux ilia naskigxo.

20. Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

21. Kaj la filoj de Jichar:Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri.

22. Kaj la filoj de Uziel:Misxael kaj Elcafan kaj Sitri.

23. Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.

24. Kaj la filoj de Korahx:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj.

25. Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

26. Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

27. Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

28. En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,

29. la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.

30. Kaj Moseo diris antaux la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?

1. Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.

2. Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

3. Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.

4. Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.

5. Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

6. Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.

7. Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

8. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

9. Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.

10. Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.

11. Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.

12. CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.

13. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

14. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.

15. Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

16. Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

17. Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.

18. Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.

19. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.

20. Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

21. Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

22. Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

23. Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.

24. Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.

25. Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

1. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi faru servon al Mi.

2. Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;

3. kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;

4. kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj.

5. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.

6. Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.

7. Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.

8. Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo.

9. Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.

10. Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

11. Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.

12. Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.

13. Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.

14. Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.

15. Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

16. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

17. Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

18. Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.

19. Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

20. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.

21. CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

22. Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.

23. Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.

24. Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj.

25. Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.

26. Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?

27. Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.

28. Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

29. Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.

30. Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

31. Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.

32. Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

1. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

2. CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,

3. jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.

4. Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.

5. Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.

6. Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.

7. Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

8. Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono.

9. Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.

10. Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.

11. Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.

12. Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

13. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

14. CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.

15. CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;

16. sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

17. Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

18. Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.

19. Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.

20. Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;

21. sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.

22. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.

23. Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.

24. Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.

25. Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.

26. Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.

27. Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.

28. Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.

29. Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

30. Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.

31. La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;

32. sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis malfrusezonaj.

33. Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam cxesigxis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu versxigxis sur la teron.

34. Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.

35. La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.

1. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;

2. kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

3. Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

4. CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

5. kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

6. kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

7. Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

8. Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

9. Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.

10. Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?

11. Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

12. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.

13. Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.

14. Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

15. Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

16. Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.

17. Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.

18. Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

19. Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

20. Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

21. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

22. Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

23. Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

24. Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

25. Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

26. Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

27. Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

28. Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

29. Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

1. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

2. Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.

3. Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4. Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.

5. Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

6. Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.

7. Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

8. Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

9. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

10. Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

1. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:

2. CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.

3. Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.

4. Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.

5. La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

6. Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.

7. Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.

8. Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

9. Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.

10. Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.

11. Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

12. Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo.

13. Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

14. Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

15. Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

16. Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

17. Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

18. De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

19. Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

20. Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

21. Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.

22. Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

23. Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

24. Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.

25. Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.

26. Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

27. tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

28. Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

29. Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.

30. Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

31. Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.

32. Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.

33. Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.

34. Kaj la popolo forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.

35. Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.

36. Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

37. Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

38. Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.

39. Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.

40. La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.

41. Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.

42. GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.

43. Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.

44. Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.

45. Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.

46. En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.

47. La tuta komunumo de Izrael faru gxin.

48. Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

49. La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

50. Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.

51. En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

1. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2. Dedicxu al Mi cxiun unuenaskiton, kiu malfermas cxiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj:al Mi li apartenas.

3. Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.

4. Hodiaux vi eliras, en la monato Abib.

5. Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.

6. Dum sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.

7. Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.

8. Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.

9. Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.

10. Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro.

11. Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li jxuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos gxin al vi,

12. tiam transdonadu cxiun utermalferminton al la Eternulo, kaj cxiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.

13. Kaj cxiun unuenaskiton el la azenoj elacxetu per sxafido; kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon; kaj cxiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elacxetu.

14. Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;

15. kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.

16. Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

17. Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon.

18. Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.

19. Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.

20. Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.

21. Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.

22. Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

1. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2. Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.

3. Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis.

4. Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

5. Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

6. Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.

7. Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro.

8. Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.

9. La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.

10. Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

11. Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

12. Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

13. Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

14. La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

15. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

16. Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

17. Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

18. Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

19. Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;

20. kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

21. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis.

22. Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

23. Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.

24. Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

25. Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

26. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn.

27. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

28. Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

29. Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

30. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

31. Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

1. Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

2. Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

3. La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

4. La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

5. Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.

6. Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

7. Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.

8. De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.

9. La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

10. Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

11. Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

12. Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.

13. Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

14. Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.

15. Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

16. Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

17. Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

18. La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.

19. CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

20. Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

21. Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

Significados: Ruben, Levi, Naftali, Lia, Sur, Uziel, Eleazar, Edom.

Você está lendo Êxodo na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 40 capítulos, e 1213 versículos.