Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Ezequiel 19.2-9

kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn... Continuar Lendo

1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;

2 kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?

3 Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn.

4 Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan.

5 Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido.

6 Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn.

7 Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado.

8 Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon.

9 Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.

10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo.

11 Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj.

12 Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis.

13 Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.

14 Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply