Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 12

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.

3 Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.

4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

5 Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.

6 Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply