Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 14

1 Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.

2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

4 vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros:Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!

5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

6 kiu kolere batadis popolojn per batoj senĉesaj, kolere regadis popolojn, senĉese persekutante.

7 Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.

8 Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.

9 Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj.

10 Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni;

11 en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

12 Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

13 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;

14 mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo.

15 Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!

16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

17 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?

18 Ĉiuj reĝoj de popoloj kuŝas kun honoro, ĉiu en sia domo;

19 sed vi estas forĵetita el via tombo, kiel malŝatata branĉo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, ĵetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

20 Vi ne estos kun ili en tombo, ĉar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

21 Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

22 Mi leviĝos kontraŭ ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restaĵon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

23 Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.

24 Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;

25 frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.

26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.

27 Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?

28 En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo:

29 Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.

30 Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita.

31 Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj.

32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply