Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 19

1 Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.

2 Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.

3 Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.

4 Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

5 Kaj sekforiĝos la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos.

6 Kaj senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.

7 La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj malaperos.

8 Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfeliĉaj.

9 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.

10 Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj.

11 Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj?

12 Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.

13 Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

14 La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante.

15 Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano.

16 En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.

17 Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.

19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo;

20 kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.

21 Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

22 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.

24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.

25 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply