Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 24

1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn.

2 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro.

3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.

4 Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.

5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.

6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

7 Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.

8 Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo.

9 Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj.

10 Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.

11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando.

12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.

13 Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

14 Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.

15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

16 De la rando de la tero ni aŭdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

17 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero.

18 Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.

19 Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero.

20 Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.

21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero.

22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

23 Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply