Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 27

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

2 En tiu tago kantu pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno:

3 Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte.

4 Ĉu Mi ne havas koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune forbruligus.

5 Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.

6 En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

7 Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aŭ ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?

8 Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.

9 Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

10 Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn.

11 Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.

12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply