Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 31

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.

2 Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj.

3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos.

4 Ĉar tiele diris al mi la Eternulo:Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.

5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.

6 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.

7 Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.

8 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo.

9 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply