Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 54

1 Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

2 Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.

3 Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.

4 Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

5 Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

6 Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.

7 Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.

8 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

9 Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.

10 Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos, diras la Eternulo, via Kompatanto.

11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

12 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj.

13 Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

14 Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.

15 Certe, oni sin armos kontraŭ vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraŭ vi, tiu falos antaŭ vi.

16 Jen Mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado.

17 Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply