Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 6

1 En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

2 Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.

3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

4 Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.

5 Kaj mi diris:Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,

7 kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris:Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

8 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.

9 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.

11 Mi diris:Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis:Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.

12 Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.

13 Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply