Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 9

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antaŭa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.

2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

3 Vi multigis la popolon, Vi grandigis ĝian ĝojon; ili ĝojas antaŭ Vi, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro.

4 Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan.

5 Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.

6 Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

8 Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael.

9 Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro:

10 Brikoj falis, sed el hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj.

11 La Eternulo fortigos kontraŭ ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos,

12 la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas.

14 Tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago.

15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto.

16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

17 Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

18 Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj leviĝas kolonoj da fumo.

19 De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.

20 Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako.

21 Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply