1. Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

2. Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

3. kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

4. Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li.

5. Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6. Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

7. Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.

8. Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

9. Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

10. Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

11. Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

12. Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

13. Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

14. Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

15. Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.

16. Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis,

17. Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

18. CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.

19. Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

20. Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos.

21. Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

22. CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

1. Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

2. Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

3. GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

4. La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

5. Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

6. Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

7. Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

8. Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

9. Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

10. Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

11. Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

12. Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

13. Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

14. Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

15. En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

16. Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

17. Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

18. Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

19. Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

20. Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

21. Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

22. Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23. Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24. Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

25. Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

26. Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

27. Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28. Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29. CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

30. Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

31. Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

32. Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

33. Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

1. Elihu parolis plue, kaj diris:

2. Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

3. CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

4. Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

5. CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

6. En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

7. Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

8. Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;

9. CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

10. Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

11. Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

12. Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

13. Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?

14. Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,

15. Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

16. Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

17. CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?

18. CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

19. Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

20. Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

21. CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

22. Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj.

23. Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

24. Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;

25. CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas.

26. Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas;

27. Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn,

28. Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

29. Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

30. Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

31. Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon;

32. Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

33. CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

34. Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

35. Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

36. Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

37. CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.

1. Elihu parolis plue, kaj diris:

2. CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

3. CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

4. Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

5. Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

6. Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

7. Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

8. Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

9. Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

10. Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

11. Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

12. Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.

13. Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

14. Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

15. Sed cxar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

16. Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

1. Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

2. Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

3. Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

4. CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

5. Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

6. Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

7. Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.

8. Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

9. Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.

10. Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

11. Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

12. Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.

13. La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

14. Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

15. Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

16. Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

17. Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

18. Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

19. CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

20. Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.

21. Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

22. Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

23. Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

24. Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.

25. CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.

26. Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

27. Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo;

28. Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.

29. Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,

30. Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.

31. CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.

32. Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove.

33. Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.

1. Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

2. Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.

3. Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

4. Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.

5. Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

6. Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

7. Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

8. La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo.

9. El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

10. De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.

11. La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo dissxutas Lian lumon.

12. Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:

13. CXu por puno de ia lando, CXu por favorkorajxo Li ilin direktas.

14. Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.

15. CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

16. CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

17. Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

18. CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

19. Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

20. CXu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

21. Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la cxielo, Kiam la vento pasas kaj purigas gxin.

22. De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

23. La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

24. Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

Significados: Lia, Sur.

Você está lendo na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 42 capítulos, e 1070 versículos.