1. Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2. Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

3. Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;

4. Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;

5. Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.

6. CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

7. Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

8. Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

9. De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.

10. La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;

11. Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

12. Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.

13. Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

14. Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon.

15. Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis.

16. Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:

17. CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

18. Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:

19. Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

20. De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.

21. La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.

1. Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

2. Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.

3. Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.

4. Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

5. Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.

6. Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.

7. Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.

8. Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

9. Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

10. Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

11. Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.

12. Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.

13. Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.

14. En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.

15. Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.

16. Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.

17. Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;

18. CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

19. En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.

20. En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.

21. Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.

22. Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

23. CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.

24. Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

25. Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.

26. En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

27. Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

1. Ijob respondis kaj diris:

2. Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

3. GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

4. CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

5. CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?

6. CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?

7. Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.

8. Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

9. Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

10. Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

11. Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

12. CXu mia forto estas forto de sxtonoj? CXu mia karno estas kupro?

13. Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpusxita for de mi.

14. Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

15. Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

16. Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kasxas sin negxo;

17. En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

18. Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.

19. Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el SXeba;

20. Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.

21. Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

22. CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,

23. Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?

24. Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

25. Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

26. CXu vi intencas riprocxi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

27. Ecx orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

28. Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

29. Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

30. CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

1. Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

2. Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,

3. Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

4. Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

5. Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

6. Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

7. Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

8. Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

9. Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon;

10. Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.

11. Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

12. CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

13. Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,

14. Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

15. Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.

16. Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

17. Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

18. Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

19. Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

20. Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

21. Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

1. Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2. Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

3. CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

4. Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.

5. Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

6. Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

7. Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

8. CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

9. CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

10. Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

11. CXu povas kreski kano sen malsekeco? CXu kreskas junko sen akvo?

12. En tia okazo gxi velksekigxas pli frue ol cxiu herbo, Kiam gxi estas ankoraux en sia fresxeco, Kiam gxi ankoraux ne estas detrancxita.

13. Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14. Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

15. Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.

16. Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj;

17. Amase plektigxas liaj radikoj, Inter sxtonoj ili tenas sin forte;

18. Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

19. Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

20. Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

21. Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

22. Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

1. Ijob respondis kaj diris:

2. Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

3. Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

4. Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

5. Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

6. Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas;

7. Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

8. Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

9. Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;

10. Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

11. Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.

12. Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

13. Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

14. Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?

15. Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton.

16. Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,

17. Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

18. Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

19. Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

20. Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

21. Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

22. CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

23. Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

24. La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

25. Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

26. Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

27. Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

28. Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

29. Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?

30. Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

31. Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

32. CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

33. Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

34. Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

35. Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.

1. Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

2. Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

3. CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

4. CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas?

5. CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,

6. Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,

7. Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

8. Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!

9. Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

10. Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis.

11. Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.

12. Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

13. Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

14. Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

15. Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

16. Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

17. Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

18. Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

19. Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.

20. Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu,

21. Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,

22. En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.

1. Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2. CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

3. CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

4. Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

5. Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

6. Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

7. CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

8. Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?

9. Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro.

10. Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?

11. CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

12. Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo.

13. Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;

14. Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

15. Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.

16. Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon.

17. Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

18. Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.

19. Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

20. Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

1. Kaj Ijob respondis kaj diris:

2. Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

3. Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

4. Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

5. Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.

6. Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

7. Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;

8. Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.

9. Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,

10. De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

11. La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon.

12. La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

13. CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

14. Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

15. Kiam Li digas la akvon, gxi elsekigxas; Kiam Li fluigas gxin, gxi renversas la teron.

16. CXe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.

17. Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

18. La ligilojn de regxoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.

19. Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

20. Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

21. Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

22. Li malkovras profundajxon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.

23. Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.

24. Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;

25. Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.

1. CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.

2. Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.

3. Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.

4. Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj.

5. Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko.

6. Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.

7. CXu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsajxon?

8. CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?

9. CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

10. Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.

11. CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?

12. Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.

13. Silentu antaux mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.

14. Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?

15. Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.

16. Tio jam estos savo por mi, CXar ne hipokritulo venos antaux Lin.

17. Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj.

18. Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.

19. Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.

20. Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo:

21. Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.

22. Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.

23. Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.

24. Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?

25. CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?

26. CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.

27. Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;

28. Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj.

1. Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2. Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

3. Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!

4. CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

5. Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

6. Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

7. Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn.

8. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,

9. Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.

10. Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

11. Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas:

12. Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.

13. Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14. Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

15. Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

16. Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

17. Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.

18. Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

19. SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

20. Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

21. Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

22. Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

Significados: Elifaz, Lia.

Você está lendo na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 42 capítulos, e 1070 versículos.