Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Jó 9

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

3 Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.

4 Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?

5 Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

6 Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas;

7 Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

8 Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;

9 Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;

10 Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.

11 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.

12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.

14 Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?

15 Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton.

16 Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,

17 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

18 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo.

19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?

20 Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

22 Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.

23 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.

24 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

26 Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.

27 Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

28 Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

29 Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?

30 Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

31 Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

32 Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.

33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.

34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *