Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Levítico 24

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.

3 Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.

4 Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.

5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano;

6 kaj aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo.

7 Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.

8 En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo.

9 Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.

10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;

11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.

12 Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj.

15 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.

16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi:beston pro besto.

19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:

20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.

21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.

22 La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.

23 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply