Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Lucas 24.49

Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis.

2 Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo.

3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

4 Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;

5 kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?

6 Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,

7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.

8 Kaj ili rememoris liajn vortojn;

9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.

10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.

11 Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.

12 Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.

14 Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.

15 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili.

16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.

17 Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.

18 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?

19 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;

20 kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.

21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.

22 Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,

23 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.

24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.

25 Kaj li diris al ili:Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!

26 Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?

27 Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

28 Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.

29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.

30 Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

31 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.

32 Kaj ili diris unu al alia:Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?

33 Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:

34 La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon.

35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

37 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

38 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?

39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.

40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

41 Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin:Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?

42 Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo.

43 Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.

44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;

46 kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.

48 Vi estas atestantoj pri tio.

49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.

50 Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.

51 Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.

52 Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo;

53 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

Continuar Lendo