Marcos

1. Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin.

2. Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis.

3. Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?

4. kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda.

5. Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.

6. Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

7. Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.

8. Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

Significados: Maria.

Você está lendo Marcos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Novo Testamento, tem 16 capítulos, e 678 versículos.