Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Mateus 24.13

Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

1 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo.

2 Sed li responde diris al ili:Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?

4 Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

5 Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

6 Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.

7 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.

8 Sed ĉio tio estas komenco de suferoj.

9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.

10 Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

11 Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn.

12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.

13 Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

14 Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

15 Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;

17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!

20 Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;

21 ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.

22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

23 Tiam se iu diros al vi:Jen ĉi tie la Kristo, aŭ:Tie; ne kredu;

24 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.

25 Jen mi antaŭdiris al vi.

26 Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ:Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.

27 Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.

28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;

30 kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

31 Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

32 De la figarbo lernu ĝian parabolon:kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;

33 tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.

34 Vere mi diras al vi:Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.

35 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

36 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.

37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.

38 Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,

39 kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.

40 Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;

41 du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita.

42 Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.

43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.

44 Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?

46 Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.

47 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.

48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas;

49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,

50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,

51 kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply