Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Mateus 3.13

Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,

2 kaj dirante:Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo.

3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo.

5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan;

6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento;

9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.

10 Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.

11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

14 Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi?

15 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin.

16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

17 kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante:Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Continuar Lendo