Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Mateus 8.14-15

Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro. Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li.

1 Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.

2 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

3 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.

4 Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,

6 kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.

7 Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.

8 Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos.

9 Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.

10 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

11 Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;

12 sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

13 Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.

14 Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro.

15 Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li.

16 Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn;

17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.

18 Kaj kiam Jesuo vidis ĉirkaŭ si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.

19 Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

20 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

21 Kaj alia el la disĉiploj diris al li:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.

22 Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.

23 Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis.

24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.

25 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.

26 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.

27 Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?

28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.

29 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo?

30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie.

31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.

32 Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

33 Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj.

34 Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply