Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Números 17.8

Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono.

3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.

4 Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.

5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi.

6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.

7 Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.

8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.

9 Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon.

10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu.

11 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas;

13 ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?

Continuar Lendo