Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Provérbios 2

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,

2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:

4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:

5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

6 Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.

7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.

8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.

10 Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,

12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,

13 De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,

14 Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,

15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;

16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;

18 Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;

19 Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;

20 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.

21 Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;

22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply