Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Rute 3

1 Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato.

2 Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo;

3 lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki;

4 kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.

5 Rut respondis al ŝi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.

6 Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi.

7 Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis.

8 En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj.

9 Li demandis:Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto.

10 Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj.

11 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.

12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.

13 Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis la tagiĝo.

14 Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo.

15 Kaj li diris:Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon.

16 Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis:Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al ŝi.

17 Kaj ŝi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ donis al mi; ĉar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.

18 Kaj ĉi tiu diris:Restu, mia filino, ĝis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply