Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 105

1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.

3 Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.

4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;

6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.

8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.

10 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,

11 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,

13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:

15 Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.

17 Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.

18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,

19 Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

20 Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;

21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,

22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.

23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.

24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.

25 Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.

26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.

27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.

28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

29 Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.

30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.

31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.

32 Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.

33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

35 Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.

36 Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.

37 Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

38 Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.

40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.

41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

42 Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.

43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.

44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

45 Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply