Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 106

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.

8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

9 Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

11 Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.

12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

13 Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

17 Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.

18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19 Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.

20 Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.

21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

22 Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24 Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.

26 Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,

27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.

28 Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.

29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.

30 Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.

31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.

32 Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;

33 Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.

34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

35 Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

38 Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.

39 Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.

43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply