Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 110

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.

4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.

5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando.

7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply