Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 113

1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.

2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.

3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.

5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,

6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,

8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *