Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 116

1 Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon,

2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

3 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.

5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.

6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

8 Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo.

9 Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.

10 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita.

11 Mi diris en mia konfuziĝo: Ĉu homo mensogas.

12 Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.

14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.

15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.

16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.

17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,

19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply