Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 120

1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.

2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

6 Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.

7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply