Salmos

1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

2. Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

3. Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas.

4. Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.

5. La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.

6. En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.

7. La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon.

8. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.