Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 122

1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,

3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis.

4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.

5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David.

6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.

7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.

8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.

9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply