Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 124

1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,

2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;

5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.

7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.

8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply