Salmos

1. Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco.

2. Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco.

3. Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco.

4. La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;

5. Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

6. Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;

7. Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco;

8. La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco;

9. La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco;

10. Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco;

11. Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco;

12. Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco;

13. Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco;

14. Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco;

15. Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;

16. Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco;

17. Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco;

18. Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco;

19. Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco;

20. Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;

21. Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;

22. Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;

23. Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

24. Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco;

25. Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco.

26. Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.

Significados: Lia.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.