Salmos

1. Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

2. Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

3. CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

4. Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

5. Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

6. Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

7. Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

8. Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9. Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

Significados: Babel, Sur, Edom.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.