Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 138

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.

2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.

3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.

4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.

5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.

6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *