Salmos

1. Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2. La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

3. CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

4. CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

5. Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.

6. Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.

7. Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.