Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 140

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;

2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;

3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.

6 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.

7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.

9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.

10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.

11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.

13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply