Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 149

1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

5 La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,

7 Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;

8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply