Salmos

1. Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

2. Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3. Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4. Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

5. La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

6. Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.

7. Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

8. CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

9. Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

10. CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

11. Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.