Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 20

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.

6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8 Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9 Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply