Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 23

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *