Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 3

1 Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8 Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

Continuar Lendo