Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 31

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.

7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.

11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.

13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

14 Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.

15 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.

17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.

18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.

19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.

21 Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.

23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *