Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 32

1 Instruo de David. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.

10 Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.

11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply