Salmos

1. Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

2. Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

3. Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

4. Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

5. Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

6. Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

7. Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

8. Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.