Salmos

1. Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.

2. Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.

3. Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

4. CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.

5. Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.

6. Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

7. Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

8. Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

9. CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas.

10. Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

11. Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

12. CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.