Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 52

1 Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Aĥimeleĥ. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.

2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.

3 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

4 Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.

5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:

7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.

9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply