Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 54

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.

3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.

4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.

6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;

7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply