Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 55

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.

2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,

3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.

4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;

5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.

6 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;

7 Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.

8 Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.

9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;

11 Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.

12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi-mi kaŝus min de li;

13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,

14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.

16 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.

17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.

18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.

19 Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion.

20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;

21 Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply