Salmos

1. Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

2. Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

3. Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

4. Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

5. CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

6. Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.

7. Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

8. Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.

9. Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

10. Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.